This is irrelevant , but how does this guy manage to type correctly -
Bahaanoj kaj Esperanto.
Kvankam ne estas leĝe devige, ke Bahaanoj lernu Esperanton, Baha'u'llah forte subtenis la principon de internacia help-lingvo, kaj `Abdu'l-Baha, lia filo, eĉ lernis iom da Esperanto, laŭdis D-ron Zamenhof, kaj urĝis, ke Bahaanoj subtenu kaj helpu ĝian disvastigon. Multaj famaj fruaj Bahaanoj sekvas lian konsilon. Post `Abdu'l-Baha, lia sekvinto kiel estro de la Bahaa komunumo, Shoghi Effendi, iom lernis la lingvon kaj ade subtenis, ke Bahaanoj lernu kaj uzu Esperanton. Post li, la Universala Domo de Justeco estas ade subteninta la saman principon. Honeste, tamen, tro da Bahaanoj ankoraŭ pensas pri Esperanto nur en la kadro de iu ebla estonta oficiala help-lingvo kaj pro tio ne emas agi ĝis kiam la komunumo de naci-ŝtatoj pretas agi oficiale. Pro tio, kaj ankaŭ pro la fakto, ke la Angleza estas nun tiel forta kiel internacie konata lingvo, ili ofte restas nekonsciaj pri la tutmonda disvastiĝo de Esperanto, pri la agadoj de la Esperanta Movado, kaj pri la nunaj bonaj efikoj kaj avantaĝoj de Esperanto kiel, ekzemple, helpo al la edukado de siaj infanoj rilate al la konceptoj de Ter-Komunumo kaj de la Kulturo de la Paco. Je tiu ĉi 125-a datreveno de Esperanto, la komunumo de Bahaanaj Esperantistoj tra la mondo reduobligas siajn klopodojn por disvastigi inter aliaj Bahaanoj la scion kaj entuziasmon pri Esperanto kaj ĝiaj avantaĝoj.
Retlokoj por la Ter-Komunuma Kalendaro kaj por Ter-Komunumaj Diskutoj
Por retloko kaj diskutgrupo temanta pri mia kompleta listo de tutmondaj specialaj okazaĵoj starigitaj kaj solenitaj fare de la Unuiĝintaj Nacioj aŭ de Ne-Registaraj Organizaĵoj, bonvole iru al kaj aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/United-Nations-Earth-Community-Calendar. La Kalendaro estas nun en la Angleza sed finfine ankaŭ estos en Esperanto.
no subject
Date: 2012-04-17 07:58 am (UTC)Bahaanoj kaj Esperanto.

Por paralela diskutgrupo temanta pri la ada kaj progresema plibonigado de la procezo de homa mem-regado je ĉiuj niveloj kaj pri la konstruo de daŭriĝebla Ter-Komunumo, bonvole iru al kaj aniĝu kun http://groups.yahoo.com/group/Build-Earth-Community, aŭ Esperantlingve, http://groups.yahoo.com/group/MondaFamilio.
Por respondi al tiu ĉi elsendo, bonvole uzu la e-poŝtadreson jtd368@yahoo.com.